Ŝi
vekiĝis kaj ellitiĝis. Ŝi dormis bone ĉi tiun nokton, sed ŝi ja
ĉiam dormas bone ĉi tie. Pli bone ol hejme. Estas iomete mirinde,
sed ŝi havas sian eksplikon pri tio: la tagoj estas iomete pli
longaj ĉi tie, kaj tial, ŝi ankaŭ estas iomete pli laca kiam ŝi
enlitiĝas.
Irante
tra la koridoro ŝi jam flaras la matenmanĝon. Ne estas iu
neordinara matenmanĝo, sed iel – kaj ŝi vere ne scias kiel – la
kuiristo ĉiam scipovas zorgi ke la matenmanĝo estas tre bonodora
kaj bongusta. Aŭ ĉu la matenmanĝo ĉi tie simple odoras kaj gustas
pli bone ĉar ŝi dormas pli bone, kaj tial ŝi ankaŭ malsatas pli
multe matene?
Ŝia
kolego Ĝeraldo jam estas en la manĝejo. Ŝi ne tre ŝatas lin,
tamen ankaŭ ne malŝatas lin. Ili simple estas kolegoj. Sed ŝi
preferus ke ŝi povus esti ne nur kolegoj, sed ankaŭ amikoj kun ĉiu
ĉi tie. Ne estas problemo kun la aliaj kolegoj: ŝi amikas kun ili,
kaj ili kun ŝi. Estas nur io pri Ĝeraldo. Ankaŭ la aliaj ne tre
ŝatas lin, kaj ne amikas kun li. Feliĉe tio ne ĝenas lin. Aŭ
almenaŭ ŝajnas al ili ke tio ne ĝenas lin. Verŝajne li simple
estas iomete solema.
Nur
Ĝeraldo estas en la manĝejo. Do la aliaj ankoraŭ dormas, aŭ
almenaŭ ankoraŭ ne ellitiĝis. Estas domaĝe, ĉar Ĝeraldo ne
estas tre parolema, kaj ŝi ŝatas babili iomete dum manĝado. Sed ne
gravas.
— Ĉu
vi jam aŭdis la novaĵon? demandas Ĝeraldo. Venos nova ŝtormo. Ni
devas fiks(ig)i ĉion antaŭ tagmezo.
Nova
ŝtormo. Ŝi vere malŝatas la ŝtormojn ĉi tie. Lastfoje la ŝtormo
daŭris pli ol tri tagojn, kaj ĝi estis tiel forta ke ili eĉ timis
ke ĝi detruos ion. Feliĉe ĝi ne faris tion, sed jam estas sufiĉe
terure ke ili ne povis komuniki kun Tero dum tri tagoj.
Ordinare
la komunikado kun Tero jam estas sufiĉe malfacila. Radiosignaloj
bezonas de 3 ĝis 21 minutoj por travojaĝi la distancon inter Tero
kaj Marso, depende de ilia relativa pozicio en la sunsistemo. Tio
signifas ke oni nur povas sendi mesaĝojn, ne vere komuniki. En la
plej malbona okazo, oni ja devas atendi la respondon pli ol 42
minutojn! Babili kun amikoj aŭ familianoj, aŭ eĉ diskuti ion
teĥnikan kun la ĉefa stacio sur Tero simple ne eblas. Sed almenaŭ
oni povas komuniki. Dum ŝtormo, eĉ la simpla komunikado ne eblas
dum multaj tagoj. Jam okazis unufoje ke la ŝtormo daŭris kelkajn
semajnojn, sed feliĉe tiam oni tamen povis komuniki iam kaj tiam dum
la ŝtormo.
Ili
venis al Marso antaŭ du jaroj. Ili estis la unuaj, kaj ĝis nun la
solaj. Ne certas ke ili iam revojaĝos reen al Tero. Ili ne havas la
ilojn nun, ĉar ne estis sufiĉe da spaco en ilia raketo. Sed ŝi
esperas ke post kelkaj jaroj, venos pliaj al Marso, kaj tiam certe
kreskos la ŝancoj por vojaĝi reen al Tero. Se la trafiko inter
Marso kaj Tero restos unudirekta, la kolonigado de Marso ne
estos vera sukceso por la homaro. Ŝi nur ne scias ĉu ankaŭ ŝi iam
povos profiti de tiu vera sukceso – se ŝi iam volos.
Kaj
ilia misio jam havis malgrandan malsukceson. Kiam ili forvojaĝis de
la Tero, ili estis ok, sed unu kolego, Alberto, forpasis nelonge post
kiam ili alvenis al Marso. Li ricevis kanceron, kaj ili ne povis
alsendi la ĝustajn medikamentojn al li sufiĉe rapide. Ili eĉ ne
provis, ĉar ili sciis ke ne indas.
Ŝi
sentis sin tre senpova dum la malsaneco de sia kolego. Ŝi ja estas
i.a. la stacia kuracistino, kaj ne povas helpi lin multe kaŭze de la
manko de medikamentoj. Feliĉe ŝi povis sendolorigi lin dum la
malsanado. Estis almenaŭ iometo, sed la periodo estis tamen tre
frustra por ŝi.
— Ĉu
la ŝtormo estos forta? ŝi demandas.
— Fakte
jes, pli forta ol la lasta, Ĝeraldo respondas. Kaj ĝi verŝajne
daŭros kvar aŭ kvin tagojn.
— Terure,
ŝi diras.
Ĝeraldo
nur ŝultrumas. Komunikado ne estas lia fako, kaj videblas ke li
ankaŭ ne zorgas multe pro nekomunikado. Por ŝi la novaĵo tamen
detruetas la komencon de la tago.
Ŝi
komencas matenmanĝî. Ĝeraldo legas iun gazeton, kaj ŝi
trarigardas siajn mesaĝojn. Kaj la meteologian raporton,
kompreneble.
— Raĥelo,
venu! Kie vi estas? iu krias tra la koridoro.
Ŝi
kaj Ĝeraldo tuj haltas matenmanĝi. Ne ofte okazas ke iu krias tra
la koridoro, do certe gravas. Kaj ŝi povas aŭdi iom da paniko en la
voĉo. Ŝi kaj Ĝeraldo hastas en la koridoron.
— Kio
okazas? ŝi respondas.
Ili
trafas Marion en la koridoro. Ŝi aspektis ŝokita. Certe estas io
nebona.
— Estas
Ignaco! Li ege malsanas!
Kune
ili iras al la ĉambro de Ignaco, kaj eniras. Li aspektas tre pala,
kaj tusas. Kaj ĉu li ankaŭ sangas iomete de siaj nazo kaj buŝo?
Ŝi
rigardas al Mario. Kaj Mario al ŝi.
— Ĉu
ne ankaŭ…? flustras Mario.
Jes,
ŝi komprenas kion Mario volas diri, sed ne kuraĝis. Kaj jes, Mario
pravas. Estas la samaj simptomoj kiujn havis ilia kolego Alberto en
la komenco. Sed kiel eblas? Kaj kial? Ĉu signifas ke Alberto ne nur
malbonŝancis?
Ŝi
devas rapidege sendi mesaĝon al la bazstacio, antaŭ ol la ŝtormo
venos. Eble ŝi eĉ ricevos iun respondon antaŭ la veno de la
ŝtormo. Sed ĉu ili povos helpi Ignacon pli bone ol Alberton?
Publikiĝis
en Norvega Esperantisto 2/2015
(aprilo
2015).