Friday 2 January 2015

Mallonga Trajnvojaĝo


Ĉu mi ne konas vin? li demandis.
Diable, li pensas, ni ja ne estas en iu vespera kafejo, sed la matena trajno al laborejo. Kion ŝi devas pensi pri mi?
Li ne kutimas paroleti kun stranguloj, kaj certe ne strangulinoj. Eĉ ne en vesperaj kafejoj. Sed estas io fascine konata pri ŝi, kaj li ne scias kion. Certe, ŝi estas bela, sed tamen ne kiel iu filmstelulino. Diru ke ŝi estas «modeste» bela. Eleganta. Alloga.
Evidente ŝi havas bonajn genojn, sed videblas ke ŝi ankaŭ zorgas bone pri si. Ke ŝi manĝas sane, ne tro multe, kaj trejniĝas. Ŝi verŝajne kuras ofte, kaj multe. Sed li ne havas ideon kiom da jaroj ŝi povus havi. Ŝi aspektas kiel dudek-kvinjarulino. Sed nuntempe, ĉiu aspektas havi dudek kvin jarojn, danke al la junigaj medikamentoj. Nur kelkaj povruloj, por kiuj la junigaj medikamentoj ial ne funkcias, ankoraŭ maljuniĝas. Do fakte ŝi eĉ povus esti pli maljuna ol li!
Ĉu ŝi povus esti iu eksa amatino? Ne, li memorus. Ŝi ne ŝajnas tiom konata al li. Kaj ŝajnas al li ke li ne estas tia viro laŭ ŝia emo.
Li ne vidas iun geedziĝan ringon ĉe ŝi. Sed eble ŝi nur havas koramikon?
Kian viron ŝi preferus? Verŝajne iun pli-malpli similan al ŝi. Li divenas ke ŝi havas iun oficejan profesion. Kuracistino, aŭ ekonomiistino, aŭ io simila, li pensas. Aŭ eble ĉefino de iu sekcio en iu firmao.
Ne, mi pensas ke ne. Mi transloĝiĝis ĉi tien antaŭ semajno.
Kompreneble.
Li prenas la saman trajnon ĉiun matenon, kaj tial konas preskaŭ ĉiun en la trajno. Tie sidas la viro kiu ege aspektas kiel oficisto. Li ne scias kial, estas simple io pri la vestoj de la viro. Apud li sidas la knabino, kiu videble ne ŝatas ekstari frue matene. Ŝi ĉiam ŝajnas havi malbonan humoron. Aŭ eble ŝi simple ne ŝatas sian laboron. Kaj tie staras la du gefratoj kiuj iris al iu lernejo en la centro de la urbo. Ili babilegas ĉiun matenon, kvazaŭ ili ne vidus sin la lastan tri jarojn. Do jes, li scias ke ŝi estas «novulino» en la matena trajno.
Ŝi ridetas iomete. Do ŝi almenaŭ estas ĝentila persono. Bone. Kaj feliĉe. Ĉar li embarasiĝas. Kion pensas la aliaj en la trajno pri li kaj lia demando al ŝi? Kaj kion pensas ŝi?
Ne certas ke la aliaj en la trajno pensas multe pri la parolado. Ili verŝajne eĉ ne aŭdis la demandon, kaj preskaŭ certe ne aŭskultis. Certe ne la gefratoj, ĉar ili ja estas tro okupataj pri sia propra babilado. Kaj la aliaj legas iun gazeton aŭ aŭskultas muzikon.
Oni ne kutimas paroli kun nekonatoj en lia matena trajno. Estas verŝajne simple tro frue en la mateno, ĉar en la vespera trajno, okazas de tempo al tempo ke kelkaj nekonatoj komencas babili inter si. Li tamen devas konfesi ke plej ofte ili babilas nur pri la vetero aŭ iu alia banalaĵo. Sed estas almenaŭ jam pli bone ol la kompleta silento de la matena trajno.
Ankaŭ li kulpas pri la matena silento. Li ŝatas legi la gazeton kaj kelkajn ĵurnalojn en la matena trajno. Ankaŭ ŝi legas ion, sed li ne povas vidi ĉu ŝi legas iun gazeton, libron, aŭ iujn laborajn dokumentojn.
Ho, pardonu min. Eble vi nur similas al iu amikino aŭ parencino.
Certe li ne estas la unua viro kiu demandas al ŝi ĉu li konas ŝin.
Estas nur ke li ne demandis tion ĉar li volis flirti kun ŝi, sed ĉar li vere havas senton ke li konas ŝin. Vere, li metis sin en embarasan situacion.
Feliĉe la trajno jam proksimiĝas al la venonta trajnhaltejo. Li laboras en la centro de la urbo, do per trajno daŭras malpli ol duona horo de lia hejmo al lia laborejo. Estas nelonga vojaĝo, sed, kiel li povas konstati ĉi tiun matenon, tamen sufiĉe longa por fari iun stultaĵon.
Ĉu ankaŭ ŝi eliros ĉe la jena haltejo? Li ne memoras kiam ŝi eniris en la trajnon. Fakte, li eĉ ne memoras ĉu ŝi jam estis en la trajno kiam li eniris, aŭ ĉu ŝi eniris post li. Verŝajne ŝi jam estis en la trajno, ĉar li memorus ŝian eniron, li pensas.
Li ne scias ĉu li diru «ĝis revido» al ŝi aŭ ne, kiam li eliros. Kion fari? Verŝajne estas plej bone ke li diras nenion. Jam sufiĉas por unu mateno.
Kiam li ekstaras, ŝi rigardas lin denove. Ŝi ridetas ĝentile al li. Aŭ fakte amike, ŝajnas al li. Li dubas, sed denove decidas silenti. Kaj simple ridetas reen. Eble li tamen devus diri «ĝis revido», sed nun jam estas tro malfrue.
Sed li rimarkis ŝian rideton. Ĝin li memoras de ie. Ĉu ne ankaŭ lia unua nepino ridetis tiel? Bedaŭrinde, la junigaj medikamentoj ne funkciis por ŝi, kaj ŝi forpasis antaŭlonge. Li memoras ke estis ĉiam konfuze por li, kiam li renkontiĝis kun ŝi: ŝi ja aspektis kiel lia avino, tamen estis li kiu estis ŝia avo.
Kiam li eliras, frapas lin la ekpenso: ĉu ŝi povus esti iu lia pranepino?

Publikiĝis en Norvega Esperantisto 6/2014 (decembro 2014).