— Ĉu
mi ne konas vin? li demandis.
Diable,
li pensas, ni ja ne estas en iu vespera kafejo, sed la matena trajno
al laborejo. Kion ŝi devas pensi pri mi?
Li
ne kutimas paroleti kun stranguloj, kaj certe ne strangulinoj. Eĉ ne
en vesperaj kafejoj. Sed estas io fascine konata pri ŝi, kaj li ne
scias kion. Certe, ŝi estas bela, sed tamen ne kiel iu
filmstelulino. Diru ke ŝi estas «modeste» bela. Eleganta. Alloga.
Evidente
ŝi havas bonajn genojn, sed videblas ke ŝi ankaŭ zorgas bone pri
si. Ke ŝi manĝas sane, ne tro multe, kaj trejniĝas. Ŝi verŝajne
kuras ofte, kaj multe. Sed li ne havas ideon kiom da jaroj ŝi povus
havi. Ŝi aspektas kiel dudek-kvinjarulino. Sed nuntempe, ĉiu
aspektas havi dudek kvin jarojn, danke al la junigaj medikamentoj.
Nur kelkaj povruloj, por kiuj la junigaj medikamentoj ial ne
funkcias, ankoraŭ maljuniĝas. Do fakte ŝi eĉ povus esti pli
maljuna ol li!
Ĉu
ŝi povus esti iu eksa amatino? Ne, li memorus. Ŝi ne ŝajnas tiom
konata al li. Kaj ŝajnas al li ke li ne estas tia viro laŭ ŝia
emo.
Li
ne vidas iun geedziĝan ringon ĉe ŝi. Sed eble ŝi nur havas
koramikon?
Kian
viron ŝi preferus? Verŝajne iun pli-malpli similan al ŝi. Li
divenas ke ŝi havas iun oficejan profesion. Kuracistino, aŭ
ekonomiistino, aŭ io simila, li pensas. Aŭ eble ĉefino de iu
sekcio en iu firmao.
— Ne,
mi pensas ke ne. Mi transloĝiĝis ĉi tien antaŭ semajno.
Kompreneble.
Li
prenas la saman trajnon ĉiun matenon, kaj tial konas preskaŭ ĉiun
en la trajno. Tie sidas la viro kiu ege aspektas kiel oficisto. Li ne
scias kial, estas simple io pri la vestoj de la viro. Apud li sidas
la knabino, kiu videble ne ŝatas ekstari frue matene. Ŝi ĉiam
ŝajnas havi malbonan humoron. Aŭ eble ŝi simple ne ŝatas sian
laboron. Kaj tie staras la du gefratoj kiuj iris al iu lernejo en la
centro de la urbo. Ili babilegas ĉiun matenon, kvazaŭ ili ne vidus
sin la lastan tri jarojn. Do jes, li scias ke ŝi estas «novulino»
en la matena trajno.
Ŝi
ridetas iomete. Do ŝi almenaŭ estas ĝentila persono. Bone. Kaj
feliĉe. Ĉar li embarasiĝas. Kion pensas la aliaj en la trajno pri
li kaj lia demando al ŝi? Kaj kion pensas ŝi?
Ne
certas ke la aliaj en la trajno pensas multe pri la parolado. Ili
verŝajne eĉ ne aŭdis la demandon, kaj preskaŭ certe ne aŭskultis.
Certe ne la gefratoj, ĉar ili ja estas tro okupataj pri sia propra
babilado. Kaj la aliaj legas iun gazeton aŭ aŭskultas muzikon.
Oni
ne kutimas paroli kun nekonatoj en lia matena trajno. Estas verŝajne
simple tro frue en la mateno, ĉar en la vespera trajno, okazas de
tempo al tempo ke kelkaj nekonatoj komencas babili inter si. Li tamen
devas konfesi ke plej ofte ili babilas nur pri la vetero aŭ iu alia
banalaĵo. Sed estas almenaŭ jam pli bone ol la kompleta silento de
la matena trajno.
Ankaŭ
li kulpas pri la matena silento. Li ŝatas legi la gazeton kaj
kelkajn ĵurnalojn en la matena trajno. Ankaŭ ŝi legas ion, sed li
ne povas vidi ĉu ŝi legas iun gazeton, libron, aŭ iujn laborajn
dokumentojn.
— Ho,
pardonu min. Eble vi nur similas al iu amikino aŭ parencino.
Certe
li ne estas la unua viro kiu demandas al ŝi ĉu li konas ŝin.
Estas
nur ke li ne demandis tion ĉar li volis flirti kun ŝi, sed ĉar li
vere havas senton ke li konas ŝin. Vere, li metis sin en embarasan
situacion.
Feliĉe
la trajno jam proksimiĝas al la venonta trajnhaltejo. Li laboras en
la centro de la urbo, do per trajno daŭras malpli ol duona horo de
lia hejmo al lia laborejo. Estas nelonga vojaĝo, sed, kiel li povas
konstati ĉi tiun matenon, tamen sufiĉe longa por fari iun
stultaĵon.
Ĉu
ankaŭ ŝi eliros ĉe la jena haltejo? Li ne memoras kiam ŝi eniris
en la trajnon. Fakte, li eĉ ne memoras ĉu ŝi jam estis en la
trajno kiam li eniris, aŭ ĉu ŝi eniris post li. Verŝajne ŝi jam
estis en la trajno, ĉar li memorus ŝian eniron, li pensas.
Li
ne scias ĉu li diru «ĝis revido» al ŝi aŭ ne, kiam li eliros.
Kion fari? Verŝajne estas plej bone ke li diras nenion. Jam sufiĉas
por unu mateno.
Kiam
li ekstaras, ŝi rigardas lin denove. Ŝi ridetas ĝentile al li. Aŭ
fakte amike, ŝajnas al li. Li dubas, sed denove decidas silenti. Kaj
simple ridetas reen. Eble li tamen devus diri «ĝis revido», sed
nun jam estas tro malfrue.
Sed
li rimarkis ŝian rideton. Ĝin li memoras de ie. Ĉu ne ankaŭ lia
unua nepino ridetis tiel? Bedaŭrinde, la junigaj medikamentoj ne
funkciis por ŝi, kaj ŝi forpasis antaŭlonge. Li memoras ke estis
ĉiam konfuze por li, kiam li renkontiĝis kun ŝi: ŝi ja aspektis
kiel lia avino, tamen estis li kiu estis ŝia avo.
Kiam
li eliras, frapas lin la ekpenso: ĉu ŝi povus esti iu lia
pranepino?
Publikiĝis
en Norvega Esperantisto 6/2014
(decembro
2014).
No comments:
Post a Comment